Back to bookThe Esperantist, Vol. 1, No. 6
Free sample
Free sample
Chapter I

THE ESPERANTIST

The Esperanto Gazette for the spreading of the International Language....

Edited by H. BOLINGBROKE MUDIE.

ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1½ roubles; 75 cents).

Published by THE LONDON ESPERANTO CLUB, 41, Outer Temple, London, W.C.

CONTENTS.

FOR FREE PARTICULARS write to the HON. SECRETARIES of ESPERANTO SOCIETIES at

N.B.—It is earnestly hoped that gentlemen who are willing to form local groups will communicate with the Hon. Sec., Esperanto Club, who will do all in his power to assist them in the work.

The Remington

THE UNIVERSAL TYPEWRITER.

Just think of it!

THE INTERNATIONAL MACHINE.

Unbound by ties of nationality: The common bond of union of all civilised peoples.

The Remington can be supplied fitted for Esperanto.

THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY, 100, Gracechurch St., London, E.C.

La Remington

LA UNIVERSALA SKRIBMAŜINO.

Pripensu je tio!

LA INTERNACIA MAŜINO.

Tute liberiĝita de naciaj ligiloj: La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj.

La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj.

LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO, 100, Gracechurch St., Londono, E.C.

To Interest Your Friends,

Send 2/6 to the Librarian, P. HOWARD, Esq., The Bungalow, Cranes Park, Surbiton, for 6 copies of No. 52. These can subsequently be returned with 1/3 extra, and exchanged for The Complete Text Book if desired.

THE NEWEST PERFUME.

ESPERO.

Green and Gold Label printed in Esperanto.

Price 1/-. Post free, 1/1.

GEO. C. LAW, 394, King’s Road, Chelsea, London, S.W.

WHAT IS ESPERANTO?

THE Second Language for all Nations. Already about 100,000 persons know it. When travelling abroad, for business or pleasure, you will, all over Europe, find friends ready to converse or correspond in this simple and euphonious language. The wonderful simplicity of its grammar will surprise you. There are no exceptions to its rules; spelling is phonetic. Englishmen will find it very easy to learn.

For Complete Text Book, send 1s. 8d. to—

Hon. Sec., ESPERANTO CLUB, 41 Outer Temple, London, W.C.

A Language of lifelong utility; yet easily learned in odd moments.

Facsimile of the Esperanto Postcard.

On Best Ivory Card, 1/1 for 50.

Please state whether Inland or Foreign.

81

THE ESPERANTIST.

The Esperanto Gazette for the spread of the International Language.

ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO

Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis poŝtsignon.

Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos.

Oni povas sendi la abonpagon per poŝtsignoj, kiuj estas akceptataj laŭvaloro.

No. 6.

Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net.

APRILO, 1904.

IO NOVA SUB LA SUNO.

Antaŭ ne longe mi ricevis bone presitan sed misteran libreton, nome: Tri L. Zamenhofin kansainvälinen apukieli Esperanto. Kielioppi sekä Esimerkki ja Harjoitussarja. Suomenkielelle Muodostaneet.

Mi unue pensis ke ĝi estis nova mistera Volapük, sed baldaŭ eltrovis ke la kunfratoj en la Lando de Lagoj kaj Marĉoj nun havas sian propran Esperantan Lernolibron (72 pagoj, 1s.).

Ĝis nun ne estas multe da Esperantistoj en Finlando, kaj la ekzistantoj devis sendube lerni per la Sveda Lernolibro de Dro. Henriclundquest.

Nun, espereble, nia Esperantistaro gajnos multajn rekrutojn inter la anoj de tiu ĉi malmulte konata lando.

Eble la legantoj estos interesitaj je kelkaj vortoj pri tiu ĉi lingvo, kiu tute ne similas al la plimulto da Eŭropaj lingvoj. Nek Romanika, nek Germanika, la Finlandlingvo estas iom simila al la Turka, Tartara, Lapa, kaj Magjara. Estas membro de la Turania lingvofamilio.

La Substantivoj neniam ŝanĝiĝas, sed, por montri nombron, kaj sekson, aliaj vortoj aldoniĝas. Prepozicioj kaj Pronomoj estas aldonitaj al la vortoj kiujn ili rilatas. La verbo havas nur tempojn estantan kaj estintan. Kiam oni deziras uzi la estontan, oni aldonas vorton al la estanta.

Vere, je la unua impreso, tiu ĉi lingvo ne ŝajnas esti belsona, sed la kritikisto Rask opiniis, ke ĝi estas la plej belsona el ĉiuj naciaj lingvoj.

Por atesti je la rapida progreso farita de 82Esperanto en la civilizita mondo estas ja grava afero, ke oni povas citi lernolibrojn en tiaj malmulte konataj lingvoj, sed alia fakto nun sin prezentas por montri tiun ĉi progresadon.

La longe atendita Internacia Scienca Revuo nun eliris, kaj kredeble plaĉos al tiuj, kiuj ĝin senpacience atendis. Kvankam ĝi aperis nur je la fino de la Februara monato, oni ĝin nomas Januara numero. Oni do petas ke la abonantoj memoru ke ĝi enhavas revuon de la sciencaj agadoj de la antaŭa monato.

La eksteraĵo kaj enhavo estas tre bonaj, kaj mi esperas ke la sindonema Sro. Fruictier trovos multe da Kunlaborantoj kaj Abonantoj, por ke la Revuo estu tute sukcesplena. Jen malmultaj eltiraĵoj el la antaŭparolo.

"Antikve oni diris: Nil novi sub sole; ni povas nun proklami: Io nova sub la suno. Jen aperas pruvo, palpebla pruvo, ke Esperanto kreskas, progresas, vivas. Fondo de Internacia scienca Revuo, redaktata nur en lingvo artefarita, estas ja fakto novega signifega, promesplena. Forpasis periodo de pura filantropio; alvenas rapide tempo de praktika, de vere utila uzado de Esperanto.... Ni klopodos ja doni tradukojn de verkoj plej gravaj; ni analizos tiujn, kiujn ni ne povos traduki pro manko da spaco; fine ni raportos mallonge pri enhavo de diverslandaj sciencaj organoj... La mondo, kiu mokis, kiu nin nomis utopiistoj, la mondo devos tiam penti sian propran frenezecon. Al vanaj kontraŭdiroj ni povos nun kontraŭmeti faktojn; al avidemo proponi laŭvole riceveblan profiton; al malfamaj malamikoj ni povos rebati per gloraj nomoj de nia patronaro kaj kunlaborantaro. Tia estas nia celo. Niaj amikoj ne lasu perei senfrukte nian entreprenon. Ni faris levilon potencegan; kiel Arkimedo, mankas al ni nur apogloko. Apogon ili donu al ni: ni kune levos la mondon."

Kiam oni konsideras pri tio, ke ĝis nun scienculoj ne povas eksciiĝi pri ĉiuj novaj sciencaj esplorintaĵoj, se ili ne komprenas almenaŭ la Anglan, Francan, kaj Germanan lingvojn, oni klare vidas ke tiu ĉi scienca organo povos esti tre utila al ili.

La Revuo eliradas ĉiumonate, enhavas tridek du paĝojn, kaj la abonpago (7 frankoj) estas akceptata ĉe 41, Outer Temple, W.C.

Tiu ĉi estas la sesa numero de The Esperantist, kaj, dum la duonjaro de sia vivado, ĝi gajnis tutmondan legantaron. Nunatempe pli ol tridek procento da la abonintoj loĝas alilande. La Redaktoro opinias ke estos tro interese se la amikoj afable sendadus artikoletojn kaj leterojn pri la 83ĉiutaga vivado, notindaj kutimoj, k.t.p., de siaj propraj landoj. En Esperanta Gazeto pli ol en alia, oni devus atendi tiajn interesajn sciigojn; kaj, se niaj amikoj tiel faros, la diverslandanoj multe lernos pri siaj najbaroj, ĝis nun preskaŭ nekonataj. Por komenci, en tiu ĉi kajero estas la artikoloj pri la Militaj Rekrutoj en Italujo, kaj la Unuaj Impresoj pri la Angla Parlamentejo. Se tiuj ĉi interesas, ni esperu ke multe da similaĵoj poste aperos. Nunatempe oni ofte forgesas ke la legado povas tiel instrui, kiel amuzi. Rigardu la reklamon de unu el niaj samtempaj Gazetoj: "Tiu ĉi Gazeto nur ekzistas por amuzi, ne por instrui!!" Se amikoj kunhelpos, The Esperantist celos je instruado kaj amuzado.

La Redaktoro.

SOMETHING NEW UNDER THE SUN.

A short time since I received a well-printed but mysterious booklet, entitled: Tri L. Zamenhofin kansainvälinen apukieli Esperanto. Kielioppi sekä Esimerkki ja Harjoitussarja. Suomenkielelle Muodostaneet.

At first I thought it was some new mysterious Volapük, but soon discovered that brethren in the Land of Lakes and Marshes now have their own Esperanto textbook (72 pages, 1s.).

Up to the present there are not many Esperantists in Finland, and those who already exist must, doubtless, have learned from the Swedish Textbook of Dr. Henriclundquest.

It is now to be hoped that our Army will gain many recruits among the dwellers in this little-known land.

Possibly readers will be interested by a few words on this language, which is quite different from most European tongues. Neither Romance nor Teutonic, Finnish somewhat resembles Turkish, Tartar, Lapp, and Magyar. It is a member of the Turanian family.

The Substantives never vary; but, in order to indicate number, sex, etc., other words are added. Prepositions and Pronouns are added to the words to which they refer. The verb has only Present and Past tenses. When desirous of using the Future, one has to add another word to the Present.

Truly, at first sight, this tongue does not seem to sound well, but the critic Rask considered it to be the most euphonious of all national languages.

In testifying to the rapid progress made by Esperanto in the civilised world, it is assuredly important to be able to cite grammars in such little-known idioms, but another circumstance now presents itself to indicate this continued progress.

The long-expected International Scientific Review is now published, and should please all who have impatiently awaited it. Although appearing only at the end of February, it is styled the January number. Subscribers are requested to bear in mind that it contains a review of the scientific events of the preceding month.

Both exterior and contents are very good, and I hope that the devoted M. Fruictier will find many Collaborators and Subscribers, so that the Review may be thoroughly successful. Here are a few excerpts from the foreword.

"Of old it hath been said: Nothing new under the sun; we can now proclaim: Something new under the sun. Here is a proof, a palpable proof, that Esperanto grows, progresses, lives. The foundation of a scientific Review edited wholly in the international language is assuredly a most novel, significant event, full of promise. Past is the period of pure philanthropy; speedily comes the time of a practical, of a really useful employment of Esperanto.... We shall take steps to give translations of highly important works; we shall analyse those which, for lack of space, we cannot translate; finally, we shall report in brief the contents of the scientific organs of divers lands.... The world, which has mocked, which has called us Utopians, the world will then have to repent its folly. To worthless objections we can now submit facts; to the self-seeking offer immediate benefit at will; insignificant opponents we can refute by the celebrated names of our renowned Patrons and Collaborators. Such is our purpose. May our friends not permit our enterprise fruitlessly

to perish. We have created a most powerful lever; like Archimedes, we now need but a fulcrum. Give us that fulcrum, and, together, we will raise the world."

Considering that, up to the present, scientific men cannot become informed of the new results of scientific research unless they know at least English, French, and German, it is quite obvious that this scientific organ can be very useful to them.

The Review is published monthly, contains 32 pages, and the subscription (6s.) can be sent to 41, Outer Temple, W.C.

This is the sixth number of The Esperantist, and, during the half-year of its existence, it has gained a world-wide circulation. At present more than thirty per cent. of the Subscribers dwell abroad. The Editor believes it would be most interesting if friends would kindly send short articles and letters about the daily life, memorable customs, etc., of their own lands. In an Esperanto Gazette, more than elsewhere, such interesting information should be expected; and, if our friends will do this, the inhabitants of divers lands will naturally learn much about their hitherto almost unknown neighbours. As a beginning, in this issue are the articles on Italian Conscription and First Impressions of the Houses of Parliament. If these prove interesting, let us hope that many similar items will be forthcoming. At present one often forgets that reading can instruct, as well as amuse. See the advertisement of one of our contemporaries: "This Gazette is only to amuse, not to instruct!!" If friends will coöperate, The Esperantist purposes to instruct and amuse.

SCIENCAJ AFEROJ.

Oni nun ekkredas ke la Aŭroro, tiu sorĉanta lumo de la polusaj regionoj, estas produktata per la ago de elektronoj, elsenditaj el la suno, je Kruptono, la nove eltrovita elemento en nia aero.

Doktoro Searle, Urbestro de Dartmouth, antaŭmetas la teorion ke ftizo kuraciĝas per inokulado de baciloj pli fortaj ol tiuj de la ftizo. La rezultato estas ke ili mortigas la ftizajn bacilojn, kaj ili mem mortiĝas. Tiu ĉi rimedo malsimilas tiun de Dro. Koch, kiu inokulis per tuberklin’o kiu formiĝas per la ftizaj baciloj. Dro. Searle petas ke oni sendu al li tiujn, kiuj preskaŭ certe mortiĝos antaŭ ses aŭ dek monatoj, kaj li diras ke li kuracos ilin.

Eksperimentoj faritaj de Doktoro W. Johannsen ĉe Copenhagen, montras ke la neaktiveco de kreskaĵvivo, simila al tiu, kiu okazas dum la vintro, povas per kloraformo kaŭziĝi. Poste la kreskado plirapidiĝas, kaj la kreskaĵo floras pli baldaŭ ol nature. Tiuj ĉi eksperimentoj ne estas sendanĝeraj, ĉar, se la aero eniros en ĉambron per kloraformo plenigitan, kaj alumeto apudiĝos, grandega eksplodo okazos.

Ĉiuj estas aŭdintaj pri la "X Radioj"; iuj pri la α β kaj γ radioj de radiumo; sed nur malmultaj pri la "N Radioj," kiujn Sinjoro Blondlot eltrovis. Li rimarkis ke, rigardante la ciferplaton de horloĝo en malbone lumigita ĉambro, ĝi ŝajne pliklariĝas kiam oni fleksis pecon da ligno apud la okulo de la rigardanto. Li kredas ke la fleksita ligno elsendas radiojn, kiuj farigas la okulon pli senteman. Oni trovas ke briko submetiĝita je la suna lumo ankaŭ elsendas similajn radiojn.

Propono antaŭmetiĝis ke la radio-aktiveco de radiumo eble povus esti helpata per la bombardado do siaj propraj radiecoj. Se tiu ĉi estu korekta, iom da radiumo, kiam disigita inter amaso de peĉblendo, estus malpli aktiva ol kiam centriĝita en malgranda spaco. Por pruvi tion, Profesoro Rutherford mezuris la radio-aktivecon de radiumbromido malfluida, kaj ankaŭ solvita en pli ol milfoje ĝia propra kvanto da akvo. Li ne trovis ian mezureblan malsamecon inter la du provoj. Tio montras ke, inter tiuj ĉi limoj, la radio-aktiveco de radiumo ne ŝanĝiĝas per sia propra grandega radieco.

Sendube ĉiuj el niaj legantoj memoras la interesan artikolon pri Radiumo, de Sir William Ramsay, en la Januara Esperantist.

Ni plezure vidas ke niaj Belgaj amikoj tradukis tiun ĉi gravan artikolon en la Francan lingvon, kaj ĝin presigis en "Annales de Pharmacie."

EL SHAKESPEARE’S SONNETS.

Esperantigis A.M., 6266.

84

LERTAJ RESPONDOJ.

Verkitaj de Philip de Bono (8707).

I. Kiam Frederiko II., Reĝo de Prusujo, estis vojaĝanta kune kun sia frato Henriko tra la Silesaj provincoj, kiuj antaŭ ne longe estis venkitaj, li foje vidis belegan kastelon, kiu fariĝis monaĥejo.

Li iris ĝin viziti, kaj la ĉefa monaĥo montris al la reĝo ĉiujn interesajn pentraĵojn, skulptaĵojn, kaj la bibliotekon en kiu estis multaj belaj libroj.

Kiam la reĝo estis forironta, li demandis al la monaĥo ĉu li havis bezonon ian. Li respondis, petante ke la reĝo ordenu ĉiujare du novulojn—ĉar tiatempe la ordeno estis malpermesita.

"Nu," respondis la reĝo, "mi ĝin permesas, kaj mi mem sendos la du unuajn novulojn."

Tiam, turninte al sia frato, li diris en la Angla lingvo, kiun li supozis esti nekomprenebla al la monaĥo: "We will send these holy men a couple of asses" ("Ni sendos du azenojn al tiuj ĉi sanktuloj.")

Kiam la monarĥo estis eniranta en sian veturilon, la monaĥo, kiu komprenis tiun ĉi frazon, respekte diris: "Mi antaŭmetas alian peton, Via Reĝo Moŝto. Ĉu Vi permesos ke ni donu al tiuj ĉi du novuloj, kiujn Vi sendos al ni, Vian nomon, kaj tiun de Via frato?"

II. Foje, ĉe la ĉiujara ekzameno en unu el la ĉefaj lernejoj en Dorsetshire, lerta knabo demandiĝis de la direktoro:—

"Ĉu vi scias iajn el la efikoj produktataj de varmeco kaj de malvarmeco?"

"Jes, Sinjoro, tiu etendigas kaj tiu ĉi kuntirigas."

"Nu, mia knabo, vi bone respondis. Ĉu vi ankaŭ povos doni al mi ekzemplon?"

"En la somermezo la tagoj estas la plej longaj, kaj en la vintro la plej mallongaj."

MALTAJ PROVERBOJ.

1. Kisu la manon, kiun vi deziras tranĉota.

2. Ne estas rozoj sen dornoj.

3. Oni ne mezuras homojn per piedoj.

4. La aero havas sian okulon, kaj la muro havas sian orelon.

5. La bovon oni ligas per liaj kornoj, la homon per lia vorto.

6. Tiu, kiu aĉetas fiŝojn en la maro, manĝos ilin putraj.

7. Nova najlo formetas la malnovan.

8. Pli forta estas la parolo de Maltano, ol la parolo de la reĝo.

(8108).

FABLOJ.

La Lupo kaj la Ŝafido (La Fontaine, Libro 1, fablo X).—La rajto de la plej forta estas ĉiam la plej bona. Ni tion volas montri tuj.

La ŝafido trinkis el fluo de pura akvo. Alvenis malsata lupo, kiu serĉis aventuron, kaj kiun malsato allogis en tiujn lokojn.

"Kiu cin tiel maltimigis malklarigi mian trinkaĵon?" diris tiu besto furioze; "Ci estos punata pro cia maltimego."

"Sinjoro majesto," respondis la ŝafido, "Via Lupa Moŝto ne koleriĝu, sed plivole rigardu, ke mi trinkas el la fluo pli ol dudek paŝojn pli malsupre, kaj ke mi sekve nepre ne povas malpurigi vian trinkaĵon."

"Ci malpurigas ĝin," rediris tiu kruela besto, "kaj mi scias ke ci de mi malbone parolis pasintan jaron."

"Kiel mi estus ĝin farinta, ĉar mi ne estis naskita; mi ankoraŭ mamnutriĝas je mia patrino."

"Se ne estas ci, estas do cia frato."

"Mi havas nenian."

"Estas do iu el la ciaj; ĉar vi ne ofte indulgas min, vi, viaj paŝtistoj kaj hundoj. Tion oni diris al mi; mi devas venĝi min."

Tiam en la fundon de la arbaroj la Lupo forportis kaj manĝis ĝin sen alia procesformo.

Tradukis H. Boucon.

La Vulpo kaj la Leono (Esopo).—Vulpo, kiu neniam ĝis tiam vidis leonon, estis tiel terurigita je la unua fojo kiam li renkontis unu, ke li preskaŭ mortis pro timo. Kiam, tamen, li renkontis lin je la dua fojo, kvankam li ankoraŭ tre timis, li ebliĝis kaŝi sian timecon. Sed, kiam li vidis lin la trian fojon, Vulpo fariĝis tiel kuraĝega, ke li ekmarŝis al li, kaj maltime demandis: "Kiel vi sanas?"

Troa kutimiĝo naskas malestimon.

(6266).

Kampara paroĥestro foje sciigis la aŭdantaron jene: "Ĉar estas tiom da infanetoj, ili estos baptataj je ambaŭ finoj tiun ĉi posttagmezon."

Dum la militado en Suda Afriko, maljuna virino eniris kamparan butikon dum varmega vetero.

La butikisto diris: "Ĉu ne estas malbonege pri tiu ĉi militado!"

La maljunulino respondis: "Jes, sed ili havas por ĝi bonan veteron!"

8276.

85

LA MILITAJ REKRUTOJ EN ITALUJO.

Originale verkita de CLARENCE BICKNELL.

En Italujo ĉiujare kelkaj el ĉiuj dudekjaraj junuloj estas lote elektitaj por la milita servado, kiu daŭros dum du aŭ tri jaroj. Kelkaj estas liberigitaj, ekzemple la sola filo, aŭ la dua filo se la unua jam servadis, kaj nature ĉiuj, kiuj havas ian korpan difekton.

Antaŭ la tago de la loteltiro, tiuj ĉi junuloj el la sama urbo aŭ vilaĝo elektas prezidanton kaj kasiston. Tiu ĉi tenas la monoferadojn, po ĉirkaŭ dek frankoj, kaj tiu determinas la detalojn por la venontaj festoj. La antaŭan tagon ĉiuj kunvenas matene, kaj eble trinkas glason da vermuto, la plej estimata el la likvoroj, almenaŭ en norda Italujo, kaj poste ili kunpasas la tutan tagon kantante kaj kriegante. Ofte ili luas gurdon, kaj en la salonoj, kie la eniro estas permesita, ili dancas ĝojege. Fremduloj kiuj aŭdas la bruegon la tutan tagon, kaj vidas la duonfrenezan junularon, kredas ke ili estas Italaj "Hooligans," aŭ duonebriaj. Sed en Italujo estas malmulte da ebriuloj, kaj la junuloj malofte trotrinkas, kaj eĉ trinkinte tro da vino ili ne iĝas malpacaj kaj malbonaj, sole gajegaj.

Sed pliofte ili luas omnibuson aŭ fiakron, aŭ iras vagonare al la proksimaj urboj.

Morgaŭ ili ĉiuj iras urbdomon, kie prezidas la urbestro, kaj tiam laŭ ordo alfabeta, ili eltiras numeron el urno.

Tiu, kiu eltiras altan numeron estas certe "savita," kiel oni diras, sed kiu tiras la plej malaltajn numerojn devos certe servadi.

The sample stops here

This is as far as the free sample of The Esperantist, Vol. 1, No. 6 goes

You have read 2 of 2 chapters. Start your trial to keep reading all 2 chapters, tap any word for an instant translation, hear the audio narration, and save your progress across devices.

Free sampleTap to translateAudio narration