Back to bookThe Esperantist, Vol. 2, No. 3
Free sample
Free sample
Chapter I

THE ESPERANTIST

La Esperanta Gazeto por la Propagando de la Internacia Lingvo.

ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1½ roubles; 75 cents).

Wholesale Agents: 41. Outer Temple, London, W.C.

All Communications should be sent to THE EDITOR, 67, Kensington Gardens Square, London. W.

CONTENTS.

For Local Information apply to the Hon. Secs. of the following Official Societies:—

The Remington

THE UNIVERSAL TYPEWRITER.

Just think of it!

THE INTERNATIONAL MACHINE.

Unbound by ties of nationality: The common bond of union of all civilised peoples.

The Remington can be supplied fitted for Esperanto.

THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY, 100, Gracechurch St., London, E.C.

La Remington

LA UNIVERSALA SKRIBMAŜINO.

Pripensu je tio!

LA INTERNACIA MAŜINO.

Tute liberiĝita de naciaj ligiloj: La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj.

La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj.

LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO, 100, Gracechurch St., Londono, E.C.

ĈIUJ, NI POVOS PARADIZON IRI.

Por tio ĉi, oni devas aĉeti bonajn vinojn, kaj sin turni al:— Sro. Ch. Jadoan en Mercurey (S. & L.) France.

The "Review of Reviews"

Is the Best Magazine for Busy People. And it is read by ‘Esperanto’ Students.

The aim of this Magazine is to make the Best Thoughts of the Best Writers universally accessible at a Trifling Cost.

The busiest and poorest in the community may here follow with intelligent interest the great movements of Contemporary History.

Post Free for Twelve Months, 8/6, 10 fr. 75 c., or 8.50 marks.

Office: MOWBRAY HOUSE, NORFOLK ST., LONDON.

FOR SALE.

160 Guinea ‘Broadwood’ Grand Piano for £63. In fine condition; Rosewood. For all particulars write to The Editor.

LITOGRAFAĴOJ BEZONATAJ.

Sro. Walter H. Meigh deziras aĉeti Francajn aŭ Germanajn litografaĵojn por la ornamigo de porcelano. Skribu al li ĉe Ash Hall, Stoke-on-Trent, England.

Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi.

La Kosto de la Enskribo estas 6d. (70c. poŝtmarkoj).

33

THE ESPERANTIST

The Esperanto Gazette for the Spread of the International Language.

ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO

N.B.

N.B.

Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis poŝtmarkon.

Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos.

Oni povas sendi la abonpagon per poŝtmarkoj, kiuj estas akceptataj laŭvaloro.

Oni sendu ĉiujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, 67, Kensington Gardens Square, London, W.

17. [Vol. II., No. 3]

Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net. Nos. 2 to 13, 6d. each; Later Issues 4d. each, net.

MARTO, 1905.

KAPELO EL OSTOJ.[1]

Originale verkita de Dro G. Busuttil.

Unu el la kuriozaĵoj de nia insulo Malto, aŭ pli bone de la tera globo, certe estas malgranda kapelo, kiun niaj fremdaj vizitantoj bone konas sub la nomo de "Kapelo el Ostoj." Ĝi kuŝas sur la okcidenta flanko de nia Granda Haveno apud la fortikaĵo Sankta Elmo. Antikve ĝi estis nur Enterigejo kie ripozis la ostoj de tiuj Maltaj militistoj kaj kavaliroj de la Ordeno de Sankta Johano Baptisto, kiuj kontraŭbatalis kaj venkis la Turkojn dum la famega sieĝo de la jaro 1565a.

Je la jaro 1619a komandatoro G. Nibbia konstruigis sur la enterigejo malgrandan preĝejon, kiun li dediĉis al "Tre Sankta Nomo de Mario," sed kiun vulgare oni nomas "La Virgulino’n de la Enterigejo." Tiu Enterigejo troviĝas en la preĝeja postaĉambro.

Je la jaro 1850a oni elfosigis la ostojn por ilin aliloke enterigi, sed pastro proponis ornami per tiuj homaj restaĵoj la preĝejan postaĉambron. La propono estis akceptata, kaj la pastro pacience la ostojn tiamaniere aranĝis, ke li aliformigis la ĉambron en ion misteran, similan al la morta regno.

La unuan fojon kiam mi eniris en la kapelon mi ne scias kio min plu mirigis, ĉu la mistera vidiĝo, ĉu la preskaŭ mozaika vidaĵo, kaj mi ne povis bone difini ĉu la unua impreso estis terura aŭ mirega; eble ĝi estis miksaĵo de miro kaj teruro—miro pro bela kaj vere mirigiga ordo de la ostoj—teruro pro la nevidebla, sed reala apudesto de la morto.

Antaŭ la kapela postamuro troviĝas altaro montrante el antaŭflanko latinan surskribon kiun malsupre mi tradukos Esperanten. Apud la muro nigre pentrita, blanka statuo de la Virgulino kun Ŝia Infano elstaras meze de granda kadro kunmetita el ostoj (femurostoj kaj kranioj alterne). Ĉiuflanke de la altaro mi vidas niĉon en kiu elstaras la tempa simbolo, nome—Skeleto tenante per ĝia dekstra mano, falĉilon.

La antaŭaĵo de la kapelo konsistas el granda navo kunmetita el ostoj precipe el kranioj.

Jen estas la traduko de la latina surskribo:—

Ĉu pace foriri eble estis? Mia flanke la kompanio de tiuj kranioj, skeletoj, k.t.p., longatempe min persekutis.

PIEDNOTO:

[1] Tiu ĉi artikolo jam aperis en la manskribita gazeto "Voĉo Internacia." (Rondestro: Sro H. Hodler, Geneva).

34

MONATO POST MONATO.

Niaj legantoj estos kontentaj eklerni ke la Oficiala liberigo, pri kiu ni skribis lastan monaton, ja alvenis, kaj ke nia bona Estro revenis Varsovion por daŭri sian trankvilan Proesperantan laboradon, anstataŭ ol vojaĝi en Mandĉurujon. Kvankam ni bedaŭras la kaŭzojn kiuj efektivigis tiun ĉi liberigon de la milita deĵoro, kaj volus ke Dro Zamenhof estu pli forta kaj en pli bona sano, ni tre ĝojas ke li povos alporti la veran Sigelon de la Lingvo al Boulogne en Aŭgusto, kaj tiel donos al la Kunveno tiun signifon kiun ni ektimis tie mankus.

Sendube oni aranĝos tie ion pri la jam de longe pripensata Internacia Komitato. Ŝajnas al ni ke la fondigo de tia organizaĵo estas tute necesega por aŭtoritate enkonduki novajn vortojn por la kreskantaj bezonoj de viva lingvo. Kompreneble nur tiuj radikoj jam en la Universala Vortaro estas la nunaj fundamentaj radikoj de la lingvo, kaj ĉiuj aliaj necesaj vortoj enkondukiĝis de diversaj Esperantistoj. Eĉ la kreinto mem de la lingvo nur donis sian aprobon al tiuj lastaj vortoj, ne kiel leĝ-donanto, sed nur kiel la Esperantisto plej kompetenta fari la elekton.

Ni do ĉiuj atendas iom senpacience la fondigon de tiu centra Komitato. Kompreneble ĝi devos esti internacia; sed ni kredas ke niaj malproksimaj legantoj en Ameriko, Afriko, Azio kaj Aŭstralio devos skribe sendi siajn proponojn rekte al Dro Zamenhof por lia konsidero, por ke ili submetiĝu je la Bulonja Kongreso, kiu kredeble enhavos anojn el preskaŭ ĉiuj Eŭropaj landoj. Sed eble la anoj de nia plej nova Grupo, tiu de la Hinda urbo Udipi, ne povos tie aŭdigi siajn voĉojn kun siaj preskaŭ samaĝaj Grupanoj de Folkestone.

La fondo de Grupo en tiu ĉi urbo estas tre plezuriga, kaj pensigas nin denove pri la somera vojaĝo al la Kvin Havenoj, pri kiu ni jam ekpensas.

La Kapitano Capé, kiu nepre ĉeestos, ĵus donis al la Esperantistaro belforman kaj bonan tradukon de La Unua Ĉapitro de Miaj Memorskriboj (kosto 75 c.), de François Coppée, la fama Franca verkisto, kiu donas sian varman aprobon al Esperanto. Ankaŭ nia bone-konata verkisto, Sam Meyer, eldonigis sub broŝura formo la humoran unuaktan komedion "La Supujo" (16 paĝoj, 40 c.).

Sed el Peruo alvenas plej notinda teĥnika libro, Rezisteco de la Ferkolonoj, de Dro Federico Villareal. Ĝi estas grand-forma 69 paĝa verko, en la lingvoj 35 Esperanta kaj Hispana, kiu nepre fortigas nian Sciencan Bibliotekon.

Profesoro Th. Cart, kies dika Esperanta Ligilo estas la Braille’a organo por la Blinduloj, ĵus verkis versan tradukon de Trafendita Turo, antikva Franca legendo. Tiu ŝatinda verketo eldoniĝas de la Esperanta Akcia Societo, de kiu multaj el niaj legantoj estas akciuloj.

Pro la ofta apero de Esperantaj verketoj, je kosto malpli ol 1 franko de privataj individuoj eldonataj, ni estos tre kontentaj se la verkistoj bonvolos sendi al ni dekon da ĉiuj tiaj eldonaĵoj kun fakturo. Ni plezure sendos la pagon aŭ per aliaj libroj (laŭ valoro) aŭ per poŝtmarkoj.

Oni altiras la atenton de ĉiuj Esperantistoj al la kvar paĝoj de nia kovrilo. Sur ili oni trovas utilajn informojn, kiuj plifaciligos Internacian Komercadon. Ni ja kredas ke, post kelkaj jaroj, estos tute ordinara afero sendi pencon aŭ du, al, eble, Germanujo, por tiuj beletaj pingloj, kiujn la Germanoj fabrikas pli bone ol ni, kompreneble, la Germanoj, siaflanke, senpene sendos al ni siajn malgrandajn mendojn por bunoj kaj diversaj kukaĵoj, kiujn ni faras tiom pli solidajn ol ili!

Anoncoj sur Esperantaj gazetoj devas alporti Internaciajn mendojn, kaj tuj kiam ni libere alprenas Esperanton por komercaj aferoj, ĉiuj komercistoj rapidegos ellerni la lingvon. Ni jam ricevis diversajn bonajn metiajn katalogojn kaj broŝurojn. Sed eble la letero de Sro Jadeau[2] havos specialan intereson por la legantoj de The Esperantist, ĉar ĝi estis kiel respondo al Angla demandanto pri anonco sur nia kovrilo. Tiaj leteroj, kiaj estas tiu ĉi pruvas la valoron kaj taŭgecon de Esperanto komerce.

Diversaj korespondantoj skribis de tempo al tempo, proponante ke ni iom pritraktu tiujn gramatikajn punktojn kiuj ŝajne ne ricevis sufiĉan atenton sur niaj lernolibroj. Eble la nova verko de Dr. Lloyd klarigos tiajn. Sed, se ne, ni penados doni la necesan klarigon sur la The Esperantist.

Pri de Dro Lloyd, The Esperanto Language Practically Considered and Described, ni jam ricevis multajn aprobajn kritikojn, kaj unu fervora kunbatalanto eĉ verkis versaĵon pri ĝi, kiun ni presigas sube.[3]

En la fino de Januaro tre interesa parolado pri Esperanto paroliĝis de nia estimata kunverkanto, Sro Paul Mathews, M.A., ĉe la Pionira Klubo, kies Membrinoj interese aŭskultis, kaj varme aplaŭdis la parolinton.

Konkludante, ni rakontos kelkvorte la amuzilojn kiujn ni, Membroj de la Londona Klubo, alprenas ĉe niaj Lundaj Kunvenoj ĉe la Club Café, 5, Bishopsgate Street Within, E.C. Ni faras tion, opiniante ke la bona progreso jam farita inter niaj 36 adeptoj pruvas ke tiaj amuzaĵoj provizas pli agrablan stud-manieron ol simpla (aŭ malsimpla) lerno-libro.

Komence, ni sekvas la Internacian kutimon manĝi iom, dume parolante aŭ Esperanto aŭ Angle. Poste, je la sep kvin, ni transiras la straton en la ĉambrojn sindone pruntedonitaj al ni de la Remington Skrib-maŝina Kompanio. Tie ni sidiĝas en rondetojn, kaj partoprenas je diversaj ludoj. Ekzemple, unu rondero rakontos unu frazon, kiel la komenco de rakonto. Lia (aŭ ŝia) najbaro aldonos alian frazon, kaj tiel plu. La rezultato ja estas miriga, kaj ni ofte minacas doni unu el tiuj ĉi rakontoj al niaj legantoj! Poste, eble, unu ĉeestanto foriras dum ni elektas aferon pri kiu li devos demandadi, ĝis li eltrovos ĝin. Kompreneble, la demandoj kaj ĉiuj paroloj dum tiuj ĉi ludoj devas esti Esperante parolataj.

Alia tre ŝatata ludo estas "Mi enpakis en mian valizegon." En tiu ĉi okazo la unua rondero diras (eble) "Ĉapelon," lia najbaro devas ripeti ĉapelon, kaj (eble) dent-purigilon. Kaj la afero progresas, ĉiu persono devas ripeti ĉiujn la aferojn jam ŝovitajn en tiun misteran valizegon de liaj najbaroj, kaj ankaŭ aldoni pluan aferon, ĝis fine, oni ne plu povas memori la longan katalogon, kaj ĉagrene ekkrias: "Kaj la valizego pleniĝis!"

Sed la plej instruanta ludo estas: Sro A. eldiras Anglan frazon, kaj deziras ke alia membro ĝin traduku Esperante—bonega cerb-akrigilo tiu ĉi!

La Redaktoro.

N.B.—La Redaktoro forveturos (D.V.) alilanden je la fino de Marto & varmege petas, ke oni sendos ĉiujn artikolojn por No. 19 antaŭ Marto 28.

MONTH BY MONTH.

Our readers will be pleased to learn that the Official exemption, of which we wrote last month, has arrived, and our good chief has returned to Warsaw, to continue his pro-Esperanto work instead of journeying to Mandchuria. Although we regret the circumstances which brought about this exemption from military service, and would wish that Dr. Zamenhof were stronger and in better health, we are exceedingly glad that he will be able to bring the true Seal of the Language to Boulogne in August, and will thus give the Congress that significance which we had begun to fear would be wanting.

Doubtless something will there be arranged concerning the long-considered International Committee. It seems to us that the foundation of such an organisation is absolutely necessary for authoritatively incorporating additional words for the growing needs of a living language. Of course, only those roots already in the Universala Vortaro are the present fundamental roots of the language, and all other words found to be necessary have been introduced by various Esperantists. Even the creator of the language himself has given his sanction to these latter words, not as law-giver, but merely as the Esperantist most competent to make the selection.

We all, therefore, await with impatience the foundation of this central Committee. Naturally it must be International; but we fear that our distant readers in America, Africa, Asia and Australia will have to send their suggestions in writing, direct to Dr. Zamenhof for his consideration, in order that they may be submitted to the Boulogne Congress, which will probably include members from almost all European countries. But maybe the members of our latest Group, that in the Indian town of Udipi, will not be able to make their voices heard there with their almost as young Group-members in Folkestone.

The foundation of a Group in the latter town is most gratifying, and makes us think once more of the summer trip to the Five Harbours, which we have now in mind.

Captain Capé, who will, of course, be present, has just given the Esperantists a neatly got-up and good translation of The First Chapter of my Reminicences (price 8d.), by François Coppée, the famous French author, who gives his warm approval to Esperanto. Also our well-known author, Sam Meyer, has just published in brochure form the humorous one-act comedy, "The Tureen" (16pp., 5d.).

But from Peru comes a most noteworthy technical book, The Resistance of Iron Columns, by Dr. Federico Villareal. It is a large 69-page work, in Spanish and Esperanto, which undoubtedly strengthens our Scientific Library.

Professor Cart, whose bulky Esperanta Ligilo is the Braille organ for the Blind, has just composed a versified translation of The Cleft Tower, an ancient French legend. This pleasing work is published by the Esperanto Society, Ltd., of which many of our readers are shareholders.

Owing to the frequent appearance of Esperanto booklets, published at one shilling or less by private individuals, we shall be much obliged if the authors will kindly send ten each of all such publications to us, with an invoice. We will gladly remit either in other books (according to value) or in postage stamps.

The attention of all Esperantists is called to the four pages of our cover. On these is to be found useful information, which will facilitate International Commerce. We indeed believe that in a few years it will be quite a usual thing to send a penny or two, say to Germany, for those pretty pins, which the Germans make better than we; and, of course, Germans, on their part, will conveniently send us their small orders for buns and odd cakes, which we make so much more solid than they!

Announcements in Esperanto magazines must bring International orders, and as soon as we freely adopt Esperanto for commercial purposes, all merchants will hasten to master the language. We have already received several capital business catalogues and brochures. But perhaps M. Jadeau’s letter[2] will have a peculiar interest for readers of The Esperantist, as it was in reply to an English inquirer concerning an advertisement on our cover. Such letters as these prove the value and suitability of Esperanto commercially.

Several correspondents have written from time to time, proposing that we should touch upon grammatical points which had apparently not received adequate attention in our text-books. Probably Dr. Lloyd’s new book will explain such. But, if not, we will endeavour to supply the necessary explanation in The Esperantist.

Regarding Dr. Lloyd’s The Esperanto Language Practically Considered and Described, we have already received many most appreciative criticisms; and one devoted fellow worker has even composed verses, which we print below.[3]

At the close of January last a most interesting lecture on Esperanto was delivered by our esteemed contributor, Mr. Paul Mathews, M.A., at the Pioneer Club, the Members of which listened with interest, and warmly applauded the speaker.

In conclusion, we will relate in a few words the amusements which we Members of the London Club employ at our Monday meetings at the Club Café, 5, Bishopsgate Street Within, E.C. We do so believing that the good progress already made among our experts proves that such amusements provide a more agreeable form of study than a simple (or complicated) text-book.

To begin with, we adopt the International custom of having something to eat, chatting the while either in Esperanto or in English. Then, about 7h. 5m., we cross the road to the rooms kindly lent us by the Remington Typewriter Company. There we sit in circles and join in various games. For example, one member of the circle gives a sentence, as the beginning of a story. His (or her) neighbour adds another, and so on. The result is indeed astounding, and we often threaten to spring one of these stories on our readers! Then, perhaps, one present goes out while we select some object, about which he asks questions until he discovers it. Of course, the questions and all words in these games must be spoken in Esperanto.

Another greatly appreciated game is "I packed in my trunk." In this case the first member of the circle says, maybe, "A hat"; his neighbour has to repeat a hat, and adds (maybe) a toothbrush. And the matter goes on, each person having to repeat all the things already stuffed into this mysterious trunk by his neighbours, and also to add something more, until, finally, one can no longer remember the long catalogue, and dolefully announces: "And the trunk was full!"

But the most instructive game is this: Mr. A. pronounces an English phrase, and asks another member to translate it into Esperanto—a capital wit-sharpener.

The Editor.

PIEDNOTOJ:

[2] Estimata Sinjoro.—Mi bone ricevis vian karton kaj mi rapidas por sendi al vi la demanditajn sciigojn. Plezure mi vendos detale miajn vinojn. Ĉu per kesteto enhavanta 12 botelojn, aŭ 24 duon-botelojn, ĉu per bareloj, ĉiu enhavanta de 55 ĝis 225 litrojn da blanka aŭ ruĝa vino.

La elspezoj pro la sendo kaj la impoŝto kunekun estas je:—

12 frankoj (9s. 8d.) por unu kesteto enhavanta 12 botelojn, aŭ 24 duon-botelojn da ŝaŭmantaj vinoj (ĉampana vino, k.t.p.).

9 frankoj (7s. 3d.) por unu kesteto enhavanta saman kvanton de ne ŝaŭmantaj vinoj, blankaj aŭ ruĝaj.

100 frankoj (£4) por unu barelo enhavanta 225 litrojn da blanka aŭ ruĝa vino.

Pro tiaj elspezoj kaj laŭ la kvalito, mi do povos sendi:—

Unu Kesteton da 12 boteloj po. 45 ĝis 60 frankoj (£1 16s. ĝis £2 8s.). Plie, por duon-boteloj 75 centimoj.

Unu Barelon da 55 litroj po. 110 frankoj (£4 8s.).

Ĉio afrankite de porto kaj de limpago en stacidomo de la adresato. Ĉiu detala sendo estas liverota por la pago.

Se vi povus sciigi al mi pri tio, mi tre deziras seriozajn makleristojn ĉe via lando por vendi detale miajn produktojn.

Estante preta por zorge plenumi viajn mendojn, mi prezentas al vi miajn plej korajn salutojn.—Jadeau.

D.H.L. (9660).

37

LA LEGENDO DE ANIMO FIDELA.

De Adelaide Procter, tradukita de A. Motteau.

(Clarence Bicknell).

38

KIAM EKFLORADAS REZEDOJ.

Pentraĵeto el Rusa Litvujo.

Originale en Esperanto, verkita de Osip Ivanoviĉ Elleder.

Pli kaj pli pala, senkolora ekmontris la ĉirkaŭaĵo. La lastaj birdoj estis nin forlasintaj, akraj nordorientaj ventoj peladis nun senhalte super la vastaj Litovaj ebenaĵoj kiel tranĉiloj penetrigante la felvestojn de homoj. En rigida mallaŭteco staris nun la nuda arbetaro sur Ŝeŝupodeklivaĵoj, nur kiam la vento enturniĝis, freneze sekigitajn foliojn rondigante, eksonis de tie kiel siblado de ekkolerintaj serpentoj.

The sample stops here

This is as far as the free sample of The Esperantist, Vol. 2, No. 3 goes

You have read 2 of 2 chapters. Start your trial to keep reading all 2 chapters, tap any word for an instant translation, hear the audio narration, and save your progress across devices.

Free sampleTap to translateAudio narration